Cyril Brosch

Prozo

La Apologio de Ĥatusilio III

 

En ĉi tiu historia teksto el la 13a jarcento a. n. e. la hitita grandreĝo Ĥatusilio III argumentas por sia uzurpado kontraŭ sia nevo Urĥetesobo, pro tio oni ĝin nomas 'apologio'.

Bona eldono kaj bazo de la jena traduko en la Internacian Lingvon estas „Die Apologie Hattusilis III“ de Heinrich Otten, aperinta en StBoT (Studien zu den Boğazköy-Texten) 24, Wiesbaden (Germanujo) 1981 (ISBN 3-447-02149-7). Tie (paĝo 32a) oni trovas konkordancon de la tekstfragmentoj por propra legado de la hitita originalo.

[ ] = manko en la tabulo < > = aldono de la tradukinto por pli bona kompreno

 

§ 1 Jene la Tabarno Ĥatusilio, la grandreĝo, la reĝo de la lando Ĥatio, la filo de Murŝilio, la grandreĝo, la reĝo de la lando Ĥatio, la nepo de Ŝupiluliumo, la grandreĝo, la reĝo de la lando Ĥatio, la praido de Ĥatusilio, la reĝo de Kuŝaro.

§ 2 Pri la fidela gvido de la diino Iŝtaro mi parolas, kaj ĉiu homarano ĝin aŭdu! Kaj estonte la filo de Mia Suno <kaj> la praidoj de Mia Suno el la dioj <precipe> al Iŝtaro estu respektoplenaj!

§ 3 Mia patro Mursilio nin kvar infanojn generis: Ĥalpasulibion, Muvatalion, Ĥatusilion kaj Masanaucion, filinon. El ĉi ĉiuj mi estis la plej juna ido; kaj dum mi estis ankoraŭ knabo, mi estis „Bridtenisto“. Tiam Iŝtaro, mia mastrino, al Mursilio, mia patro, en sonĝo sendis Muvatalion, mian fraton, <dirantan>: „Al Ĥatusilio la jaroj estas malmultaj, li ne <longe> vivos. Nu lin al mi transdonu, li al mi pastro estu, kaj <tial> li vivos.“ Tiam min, la knabon, mia patro levis al si kaj min al la dio por la diservo donis. Kaj kiel pastro mi al la dio oferojn faris. Kaj en la mano de Iŝtaro prosperon mi vidis. Kaj Iŝtaro, mia mastrino, min je la mano prenis kaj min fidele ekgvidis.

§ 4 Sed kiam mia patro Mursilio iĝis dio, mia frato Muvatalio sur la trono de sia patro eksidis. Sed mi vidalvide mian fraton armeestro iĝis. Kaj mia frato instalis min superulo de la gvardio, kaj li al mi donis la Supran Landon por administrado, kaj mi la Supran Landon administris. Sed antaŭ mi ĝin Armatarĥunto, la filo de Cido, administradis. Ĉar Iŝtaro, mia mastrino, min estis favoranta, ankaŭ mia frato Muvatalio restis bonintenca al mi. Sed kiam la homoj la favoron de Iŝtaro al mi kaj la bonintencon de mia frato vidis, ili min enviis. Kaj Armatarĥunto, la filo de Cido, kaj aliaj uloj al mi malfacilaĵojn havigis, kaj ili min damaĝis. Al mi malboniĝis la afero kaj mia frato Muvatalio min ordonis „al la rado”.

Sed Iŝtaro, mia mastrino, al mi en sonĝo aperis kaj al mi en la sonĝo promesis: „Al dio vin mi konfidos, do ne timu!“, kaj fare de la dio mi puriĝis. Ĉar min la dio, mia mastrino, je la mano tenis, ŝi min al malbonfara diaĵo <aŭ> jurafero malbona neniam transcedis, nek super mi iam malamiko sian armilon svingis; Iŝtaro, mia mastrino, min en ĉi ĉio levadis al si. Se mi malbonfartis iam, mi ĝuste malsanante la gvidon de la dio en tio vidadis. La dio, mia mastrino, min en ĉio je la mano tenis. Ĉar mi fidele gvidata viro estis kaj ĉar mi antaŭ la dioj en fidela gvido vivis, malbonan faron <kiel> de la homaro mi neniam faris. Vi dio, mia mastrino, ja min el ĉio elprenadis, ĉu ne <tiel> estis? Min la dio, mia mastrino, dum terura tempo neniam preterlasis; min al malamiko ŝi neniam transcedis; ankaŭ min al juĝeja kontraŭulo <aŭ> al la enviuloj ŝi neniam transcedis. Ĉu <estis> vorto de malamiko, ĉu <vorto de> juĝeja kontraŭulo <aŭ ĉu> iu vorto de la palaco: Super min Iŝtaro, mia mastrino, en ĉio <la ŝirman> mantelon tenis, kaj el ĉio min ŝi elprenadis. La malamikojn kaj la enviulojn al mi Iŝtaro, mia mastrino, en la manon donis, kaj mi ilin tute neniigis.

§ 5 Sed kiam mia frato Muvatalio la aferon ekzamenis, ĉe mi malbonaĵo neniu restis, kaj min li ree akceptis kaj al mi la armeon <kaj> la batalĉaristojn tutajn de la lando Ĥatio li konfidis. La tutajn armeon <kaj> la batalĉaristojn de la lando Ĥatio estris mi. Kaj min mia frato, Muvatalio, elsendadis <por batalado>. Kiam min Iŝtaro, mia mastrino, estis agnoskanta – kien la okulojn al malamika lando mi turnadis, al mi la okulojn neniu malamiko ree turnis –, la landojn malamikajn mi venkadis. Sed la favoro de Iŝtaro, mia mastrino, al mi <ĉe>estis. Kaj ĉiun malamikon, kiu en la landoj de Ĥatio estis eniĝinta, el la landoj de Ĥatio mi forpelis. Kiujn landojn malamikajn mi venkadis, dum mi estis junulo, pri tio tabulon aparte mi faros kaj ĝin antaŭ la dio starigos.

§ 6 Sed kiam mia frato Muvatalio laŭ la vorto de sia dio en la Malsupran Landon subeniris kaj Ĥatuson forlasis, [mia frato la diojn de] Ĥatio kaj la manesojn levis kaj en la landon [ ] portis. Sed malantaŭ <li> ĉiuj kaŝkaj landoj, la lando Pisĥuruo <kaj> la lando Dajstipaso, ribelis, kaj la landojn Isĥubito kaj Maristo kaj la urbojn fortikajn ili detruis. La malamikaro la Marasanton transpasis kaj la landon Kaneso ĝi agresi ekis, kaj la urbon [ ] ĝi agresi ekis. <La urboj> Ĥa[ ], Kurustamo kaj Kaciuro surloke malamikiĝis, kaj la ruinejojn de Ĥatio ili agresi ekis. Sed la malamiko de Turmito [la landon] Tuĥupijo agresi ekis. Sed [ ] la lando Ipasano senhoma estis, [la malamikaro] la landon Suvadaro atingadis. Sed [Ĥakpi]so kaj Istaĥaro duope eskapis, [sed ĉar iliaj kampoj?] ĉirkaŭitaj estis, por si dek jarojn la semon ili ne dissem<i pov>is.

Krome en la jaroj, dum kiuj mia frato Muvatalio <ankoraŭ> en la lando Ĥatio estis, la landoj kaŝkaj ĉiuj malamikaj estis, kaj la landojn Satupo kaj Tankuvo ili pereigis, kaj <la urbon> Pitijarigo <la Kaŝkanaro> sieĝis. Min <tiam> mia frato Muvatalio sendis <kontraŭ ili>, sed al mi trupojn <kaj> batalĉaristojn <nur> malmultanombre li donis, do la helpajn trupojn de la lando – malmultanombre! – mi prenis kaj ekiris. La malamikon en Ĥaĥo mi premegis kaj lin kontraŭbatalis. La Dia Mastrino, mia mastrino, antaŭ mi iris, kaj lin mi venkis. Kaj triumfan monumenton mi konstruis.

Sed <la loĝantaron de> Ĥatuso, kiun li transcedis, mi prenis kaj ĉiujn mi ree loĝigis. La estrojn <de la malamikoj> mi ekprenis kaj ilin al mia frato transdonis. Por mi tio mia unua heroaĵo <estis>, kaj min Iŝtaro, mia mastrino, la unuan fojon dum tiu ĉi militiro je la nomo nomis.

§ 7 Sed okazis, ke la malamiko de Pisĥuruo invadis, kaj Karaĥno <kaj> Maristo meze de la malamikoj [estis]; tie al li Takasto limo estis, sed ĉi tie al li Talmalijo limo estis. Plie 800 jungitaroj de ĉevaloj estis, sed nombrado de la piedtrupoj ne estis <ebla>. Sed min mia frato Muvatalio elsendis, al mi <nur> 120 jungitarojn de ĉevaloj donante, sed de piedtrupoj ĉe mi <eĉ> ne unu homo estis. Antaŭ mi ankaŭ tiam Iŝtaro, mia mastrino, iradis, kaj tiam la malamikon per propraj fortoj mi venkis. Sed kiam la estron <kaj> instiganton <malamikan> mi mortigis, la malamiko <fuĝe> ekkuris. La urboj de la lando Ĥatio, kiuj ĉirkaŭataj estis, ekbatalis kaj la malamikon kontraŭbatali ekis. Triumfan monumenton en Vistavando mi konstruis. Kaj mi ankaŭ tiam la agnoskon de Iŝtaro, mia mastrino, havis. La armilon, kiun tiam mi havis, mi enfiksigis kaj ĝin antaŭ la dio, mia mastrino, demetis.

§ 8 Post mi mia frato Muvatalio venis kaj <la urbojn> Ancijo kaj Tabiko li konstruis. Forirante, al mi li ne alproksimiĝis entute. La trupojn <kaj> la batalĉaristojn de la lando Ĥatio sin vicigi li lasis kaj <la armeon> forgvidis. Poste la diojn de Ĥatio <kaj> la manesojn ĉe ilia loko li levis kaj ilin en la landon Tarĥuntaso suben portis, kaj Tarĥuntason <kiel sian domicilon> li prenis. Al Turmito kaj Kurustamo ne irante ene de tiuj landoj min li lasis kaj al mi tiujn landojn dezertajn por administrado donis: La landojn Isĥubito, Maristo, Ĥisasĥabo, Kadabo, Ĥanĥano, Taraĥno, Ĥateno, Turmito, Plao, Tumano, Kasijo, Sapo, la landon de la rivero Ĥulano, la batalĉaristojn kaj la „Orvarletojn“ entute mi estris. Sed al mi la landojn Ĥakpiso kaj Istaĥaro por servado li donis, kaj min en la lando Ĥakpiso reĝo li faris. Kaj tiuj dezertaj landoj, kiujn al mi mia frato konfidis: Ĉar min Iŝtaro, mia mastrino, je la mano tenantis, la unujn malamikojn mi venkis, sed la aliaj kun mi interpaciĝis. Kaj apud mi Iŝtaro, mia mastrino, sin starigis kaj tiujn landojn dezertajn el propraj fortoj mi reloĝatigis kaj ilin ree hititaj mi faris.

§ 9 Sed kiam okazis, kiam mia frato kontraŭ la lando Egiptujo marŝis, la trupojn <kaj> la batalĉaristojn de tiuj landoj, kiujn mi reloĝatigis, al mia frato por la kampanjo kontraŭ Egiptujo mi subenkondukis. Kaj la trupojn kaj batalĉaristojn de la lando Ĥatio, kiuj sub mia frato en mia mano estis, mi estris. Sed kiam Armatarĥunto, la filo de Cido, la bonintencon de Iŝtaro kaj de mia frato al mi vidis, kaj ili neniel en io sukcesis, ili – <li> kune kun sia edzino <kaj> sia filo – min ensorĉi ree ekis. Kaj Samuĥon, la urbon de la dio, per sorĉo li tute plenigis. Kiam el la lando Egiptujo mi revenis, al Lavacantijo por oferado al la dio mi iris kaj <oferon al> la dio faris.

Tiam la filinon de la pastro Pendibsario, Puduĥebon, laŭ la vorto de la dio mi edzinigis. Ni restis geedzoj kaj al ni la dio la amon de edzo <kaj> edzino donis, kaj filojn kaj filinojn ni generis. Krome al mi la dio, mia mastrino, en sonĝo aperis <dirante>: „Kune kun la domo por mi servistiĝu!“ Tiam por la dio kune kun mia domo mi servistiĝis. Kaj la domon, kiun ni havis, la dio eniris. Nia mastrumaĵo progresis; tio la agnosko de Iŝtaro, mia mastrino, estis.

Kaj mi ekiris kaj <la urbojn> Ĥavarkinon <kaj> Telmunon mi konstruis. Sed Ĥakpiso malamikiĝis, [ ] la Kaŝkanojn mi forpelis, kaj ĝin per propraj fortoj mi <re>ordigis. Mi reĝo de la lando Ĥakpiso iĝis, kaj vi, la virino, [reĝino] de Ĥakpiso iĝis.

§ 10 Sed kiam okazis, ke la jurafero kaŭze de la palaco iom daŭradis, Iŝtaro, mia mastrino, sian fidelan gvidon ankaŭ ĉi-tempe demonstris. La jurafero verdikton rezultigis: Ĉe Armatarĥunto kune kun lia edzino <kaj> lia filo sorĉon oni trovis, kaj tion al li oni riproĉis. La urbon de mia dio, Samuĥon, per sorĉo li plenigintis. <Tial> por mi la dio, mia mastrino, lin malplifortigis kaj mia frato al mi lin kune kun lia domo, lia edzino <kaj> lia filo transdonis. Mia frato al mi diris: „Sipacidio ne ĉe<estas>.“ Ĉar min mia frato kontraŭ Armatarĥunto per la verdikto plifortigis, kontraŭ li mi ne ree ekkoleris. Ĉar ja Armatarĥunto samsangulo kaj plie maljunulo estis, min li kompatigis, kaj lin mi liberigis; eĉ Sipacidion, lian filon, mi liberigis kaj al ili nenion <malbonan> mi faris. Sed la edzinon de Armatarĥunto kaj lian <alian> filon al Alasijo mi sendis. Lian grundon duone mi ekposedis kaj ĝin al Armatarĥunto returne redonis.

Ĉar al mi mia frato Muvatalio [ ] la urbojn Turmito <kaj> Ciplanto, la landojn Ĥateno, Ĥakpiso <kaj> la urbon Istaĥaro por servado estis doninta, [ ] la dezertajn <regionojn> mi reloĝatigis.

Sed kiam mia frato iĝis dio, ĉar Ĥatuson [ ] mi administris, tiam min por regado li [?]is. Sed mi adekvate al la altestimo al mia frato neniel faris <ion malbonan>. Kiam do por mia frato legitima filo de sia edzino ne ekzistis, Urĥetesobon, filon de kromedzino, mi suprenprenis kaj lin en la lando Ĥatio por regado mi instalis. La tutan Ĥatuson en lian manon mi metis, kaj en la landoj de Ĥatio li grandreĝo estis. Kaj mi reĝo de Ĥakpiso estis. Kaj kune kun trupoj <kaj> batalĉaristoj [ ]. Ĉar <la urbo> Neriko ekde la tempo de Ĥantilio tute estis detruita, ĝin mi ree konstruis. La landojn, kiuj ĉirkaŭ Neriko estis [ ], Neron <kaj> Ĥastiron limo mi faris. Kaj ilin entute mi subigis kaj ilin tributdevigis. [ ] <la montaron> Ĥaĥarvo kaj la <riveron> Marasanto, kion de Neriko kaj de Ĥakpiso ili premantaj estis, ĉiun mi subigis.

Sed kiam Urĥetesobo tiel la bonintencon de la dio al mi vidis, min li enviis kaj al mi damaĝ[on li faris]: Al mi subulojn ĉiujn li forprenis, ankaŭ la landojn dezertajn, kiujn reloĝatigis mi, ĉiujn tiam li forprenis kaj min malgrandigis. Sed al mi Ĥakpison laŭ la vorto de la dio li ne forprenis. Ĉar por la Veterdio de Neriko pastro mi estis, ĝin al mi tial li ne forprenis. Kaj mi adekvate al la altestimo al mia frato neniel faris <ion> kaj sep jarojn toleris <ĉion>.

Sed tiu min neniigi laŭ la vorto de dio kaj laŭ la vorto de homoj provis, kaj <finfine> al mi Ĥakpison kaj Nerikon li forprenis. Nun ne plu mi toleris kaj kontraŭ li mi malamikiĝis. Kiam kontraŭ li mi malamikiĝis, tion <kiel> delikton mi ne faris, kontraŭ li sur batalĉaro ribelante aŭ kontraŭ li en la domo ribelante, <sed> virmaniere al li komunikante: „Vi ekkonfliktis kontraŭ mi. Vi <estas> grandreĝo, sed mi <estas nur> reĝo de la unu fortreso, kiun <al mi> vi lasis. Vi venu! Por ni Iŝtaro de Samuĥo kaj la Veterdio de Neriko pri la jurafero decidos.“

Kiam al Urĥetesobo tiel mi skribis, se la jenon iu dirus: „Kial iam lin en la reĝan indon vi instalis, kaj kial nun al li pri malamikeco vi skribas?“, <mi respondus:> „Se li kontraŭ mi ne ekkonfliktus iel, ĉu vere la grandreĝon sub la malgrandan reĝon <la dioj> subigus?“ Sed ĉar nun kontraŭ mi li ekkonfliktis, lin sub min la dioj per verdikto subigis!

Kiam al li ĉi tiujn vortojn mi komunikis: „Vi venu!“, tiu for de Marasantio fuĝis kaj en la Supran Landon li iris. Sipacidio, la filo de Armatarĥunto, apud li estis, kaj tiun al la trupoj de la Supra Lando li vokis. Sed ĉar Sipacidio kontraŭ mi malbonintenca estis, kontraŭ mi li ne ?-is.

§ 11 Sed ĉar al mi la reĝan regon Iŝtaro, mia mastrino, <jam> antaŭe promesis, je tiu tempo Iŝtaro, mia mastrino, al mia edzino sonĝaperis <dirante>: „Al via edzo mi estas helpanta, kaj la tuta Ĥatuso al la partio de via edzo turniĝos. Ĉar lin grandigis mi, lin al jurafero malbona <aŭ> malbonfara diaĵo mi neniel transcedos. Kaj nun lin mi levos kaj lin al la Sundio de Arino por pastrado instalos. Sed vi min, Iŝtaron, Antaŭulo(?) faru!“

Malantaŭ min Iŝtaro, mia mastrino, sin starigis. Kaj kiam al mi ŝi promesis, <tiel> okazis. Iŝtaro, mia mastrino, sian fidelan gvidon ankaŭ tiam ege montris. Kaj la mastroj, kiujn Urĥetesobo ien forsendinta estis – al tiuj Iŝtaro sonĝaperis; sed <re>fortigis ŝi la rezignaciintojn <dirante>: „Ĉiujn landojn de Ĥatio mi, Iŝtaro, al Ĥatusilio turnis.“

Tiam la fidelan gvidon de Iŝtaro ankaŭ ĉi-tempe grandmezure mi vidis. Kiam Urĥetesobon alie nenien ŝi lasis, lin en Samuĥon kiel porkon en la staleton ŝi enŝlosis. Malantaŭ min la Kaŝkanoj, kiuj malamikaj estintis, sin starigis kaj malantaŭ min la tuta Ĥatuŝo sin starigis. Adekvate al la altestimo al mia frato mi neniel <ion malbonan> faris, kaj al Urĥetesobo suben reiris kaj lin kiel kaptulon kunprenis, kaj al li en la lando Nuĥasio urbojn fortikajn mi donis kaj li tie restis. Se alian komploton li planus, en la landon Karandunijo li irus. Kiam la aferon mi aŭdis, lin mi ekprenis kaj lin flanken de la maro forsendis. Ankaŭ Sipacidion trans la limon oni irigis. La domon al li mi forprenis kaj ĝin al Iŝtaro, mia mastrino, donis, <vere,> al Iŝtaro, mia mastrino, tiun mi donis. Kaj Iŝtaro, mia mastrino, min de ŝtupo al ŝtupo ĉiam instaladis.

§ 12 Reĝido mi ja estis kaj superulo de la gvardio mi iĝis. Kiel superulo de la gvardio reĝo de la lando Ĥakpiso mi iĝis. Kiel reĝo de la lando Ĥakpiso eĉ grandreĝo mi iĝis. Plie al mi Iŝtaro, mia mastrino, la enviulojn, malamikojn <kaj> juĝejajn kontraŭulojn en la manon donis. Kaj la unuj per la armilo mortis, la aliaj je <sia> tago; ilin ĉiujn mi tute neniigis. Kaj Iŝtaro, mia mastrino, al mi la regadon de la lando Ĥatio donis.

Kaj grandreĝo mi iĝis. Min, la reĝidon, ŝi prenis, kaj min Iŝtaro, mia mastrino, <preni> la reĝan indon lasis. Al mi la reĝoj pli longe regantaj, kiuj <al mi> bonajn rilatojn havis, <denove> bonajn rilatojn ekhavis. Kaj mesaĝistojn al mi sendadi ili ekis, krome sendaĵojn al mi sendadi ili ekis. La sendaĵojn, kiujn al mi ili sendadis, al neniu ajn el miaj patroj kaj prapatroj ili sendis. Kiu reĝo respekteganta min estis, tiu min <plue> respektegis. Sed <la landojn>, kiuj kontraŭ mi malamikaj estis, mi venkis; al la landoj de Ĥatio teritorion post teritorio mi aldonis. Kiuj ĉe miaj patroj kaj prapatroj malamikaj estis, kun mi ili interpaciĝis.

Ĉar min la dio, mia mastrino, tiel estis agnoskanta, adekvate al la altestimo al mia frato mi neniam <ion malbonan> faris. Mian nevon Kurunto mi al mi levis; kaj la loko Tarĥuntaso, kiun mia frato Muvatalio domicilo igis – lin ĉe tiu loko por regado mi instalis. Min vi, ho Iŝtaro, mia mastrino, kiom da fojoj <al vi> prenis? Min en granda loko de la lando Ĥatio por regado vi instalis! Sed mi al Iŝtaro, mia mastrino, la domon de Armatarĥunto donis, ĝin <al ŝi> mi transcedis kaj transdonis. Kio jam delonge ekzistis, tion al ŝi mi transcedis, kaj kion mi mem havis, tion <al ŝi> mi ankaŭ transdonis. Ĝin <al ŝi> mi transcedis kaj transdonis.

Sed la domo de Armatarĥunto, kiun al ŝi mi donis, kaj la urboj, kiuj ajn de Armatarĥunto <estis posedataj> – ŝin malantaŭ ĉiu kiel kultan monumenton oni starigu, kaj la harsiyali-ujon oni malplenigu. Iŝtaro al mi la diaĵo <estas>! Al ŝi kiel Iŝtaro Majesta por si oni trinkoferadu. Sed mi la „Domon de la Ostoj”, kiun mi konstruis, al la dio transdonis, kaj mian filon, Tudĥalijon, al vi por diservo transdonis. La domon de Iŝtaro Tudĥalijo, mia filo, administru! Mi servisto de la dio <estas>, ankaŭ tiu servisto de la dio estu! Sed ĉar la domon al la dio mi donis, ĉiu por la dio ?-ojn prestu!

§ 13 Sed kiu estonte la idaron de Ĥatusilio <kaj> Puduĥebo en la servitudo al Iŝtaro forprenos, <kiu> lignon <aŭ eĉ nur> ventumaĵon de la magazeno, <aŭ kiu> la draŝejon de Iŝtaro de Samuĥo deziras, al Iŝtaro de Ŝamuĥo juĝeja kontraŭulo estu! Ilin por feŭda servo <kaj> servuto neniu prenu!

§ 14 Kiu ajn estonte – filo, nepo <aŭ> praido <devenantaj> estonte de Ĥatusilio <kaj> Puduĥebo – regantiĝos, el la dioj <precipe> al Iŝtaro estu respektoplena!

 

print