Cyril Brosch

Kantoj

Porinfanaj kantoj
 

Leporet' en truo
(laŭ la germana Häschen in der Grube)

Leporet' en truo dormas jam, dormas jam.
Ho, lepor', ĉu feblas vi, 
ke vi kuŝas sen pasi'?
Saltu nun, saltu nun!

 

 

Ĉapelo mia eĝas
(laŭ la germana Mein Hut, der hat drei Ecken)

Ĉapelo mia eĝas, tri eĝojn havas ĝi. Se ĝi ne havus eĝojn, ĝi estus ne de mi.

 

 

Kukol' sur arbo sidis
(laŭ la germana Auf einem Baum ein Kuckuck)

Kukol' sur arbo sidis, zim zala bim bam ba zala du zala dim, Kukol' - sur arbo sidis ĝi.

Ĉasisto juna venis, zim zala bim bam ba zala du zala dim, Ĉasisto juna venis jen.

Mortpafis li la birdon, zim zala bim bam ba zala du zala dim, Mortpafis li la birdon tuj.

Sed kiam pasis jaro, zim zala bim bam ba zala du zala dim, Sed kiam pasis unu jar',

La birdo ree kantis, zim zala bim bam ba zala du zala dim, La birdo ree kantis ja!

 

 

Dormu, infan'
(libera teksto kun la melodio de la germana Schlaf, Kindlein, schlaf)

Dormu, infan'. Vin gardu patra am'. Vin gardu amo de l' patrin', de noktkomenco ĝis al fin'. Dormu infan'.

 

 

Dummanĝiga kanto
(laŭ la melodio de la germana Alle Vögel sind schon da)

Manĝu, manĝu, kara ..., manĝu kaĉon tutan. Panjo faris ĝin por vi, mi manĝigas vin per ĝi. Manĝu, manĝu, kara ..., manĝu kaĉon tutan.

 

 

La birda geedziĝo
(laŭ la germana Die Vogelhochzeit)

Du birdoj volas geedziĝi inter verdaj arboj.

(refreno post ĉiu verso: fiderala la, fiderala la, fiderala lala la)

Merlino estas fianĉin’, fianĉo estas turdo.

Skolopo, skolopo svatintas la duopon.

Sturnaro, sturnaro plektadas ŝiajn harojn.

Kukolo, falko, strigo kunfaras la muzikon.

Manĝaĵojn faras la paser’, ĝin poste restos nur paner’.

Noktuoj, noktuoj alportas por ŝi ŝuojn.

La pavo, la belega best’, ĝi zorgas pri l’ fianĉa vest’.

La pego, la pego ornamas per kronego.

La fringo, la fringo, alportas edziĝringon.

La gufo, la gufo, alportas por ŝi kufon.

La pigo, la pigo, ornamas per florligo.

La vigla subuteo kondukas al preĝejo.

Patrino ŝia, frugileg’, ŝin adiaŭas kun ploreg’.

La viranser’, la viranser’ nun geedzigas kun fier’.

Jen urogal’, jen urogal’, kantanto de la festĥoral’.

Kardelo, kardelo, kurbigas la muzelon.

La novedzino kaj la ral’ unuaj dancas en la bal’.

Upupo, upupo, entelerigas supon.

Anasoj, anasoj, jam surtabligis tasojn.

Otido, otido, pretigas jam la liton.

Merleto, merleto, kondukas al ĉambreto.

La aglo, la birdestro, nun kovras la fenestron.

Virkoko manĝas lastan vermon, krie signas pordofermon.

Finiĝas la geedza fest’, revenos ĉiu al la nest’.

Estingas lumojn la vultur’, ekflugas ĉiuj kun plezur’.

 

Ĉi tiu kanto estas havebla ankaŭ kiel pdf-dosiero kun bildoj)

 

 

Karlo kun kavatoro
(laŭ la kanto Bodo mit dem Bagger de Mike Krüger; tradukita laŭ ties afabla persona permeso)

Mi freneziĝas pro tondro antaŭ mia dom’,

eltenas la bruon neniu hom’.

Ve, nudos de nun mia domicil’,

ĉar kolapsis ĵus mia latbaril’.

 

refreno:
Kiu fosas tre malfrue ĉe l’ granda tru’?

Estas Karl’ kun kavatoro, kiu fosas plu.

Kiu fosas tre malfrue ĉe l’ granda tru’?

Estas Karl’ kun kavatoro, kiu fosas plu.

 

Nun fosas sin Karlo tra la manĝvendej’,

Altflugas skatoloj, legomoj eĉ plej.

La estro kriegas: „Ho, kia bubaĉ’?“

Kaj Karlo respondas: „Estas plaĉ’ el kaĉ‘!“

 

(refreno)

 

Unu tagon ja Karlo venas al kunven’

„Ni fosu la sulkon“ estas ĝia tem’.

Surŝovelile knabin’ eksidis: „Ek, amu min!“

Jes, Karlo sen bluf’ rekte esprimas sin.

 

(refreno)

 

Atentu:

Fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa tru’

Nun ĉiuj:

Fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa, fosa tru’.

 

Se al vi mankas basen’, aŭ se tro grandas dom’,

vi voku nur Karlon, kaj li faros Bom!

Li fosas profunde, li fosas ĝin for,

kie Karlo fosas, foras ĉiu flor’.

 

(refreno)

 

Intertempe dekoras lin la Foso-orden’

Lin, ĉampionon, trafas ĉie bonven’.

Eĉ Usono mendis lin por kavatorad’,

jen, Karlo tutmonda fosist-kamarad‘

 

(refreno)

 

Estas Karl’ kun kavatoro, kiu fosas plu.

Jes, estas Karl’ kun kavatoro, kiu fosas plu.

Estas Karl’ kun kavatoro, kiu fosas plu.

 

Sufiĉe da fosado!

 

 

Aliaj kantoj
 

Ne lasas sin maristo emocii
(laŭ la germana furorkanto Das kann doch einen Seemann nicht erschüttern)

Perdiĝas al la ŝip‘ la vel‘,

Nin skuas uragan‘.

Ĉiele ne videblas stel‘,

Muĝegas ocean‘!

Rigardu ho, pereherold‘,

Jen montras sin la markobold‘!

Sed eĉ kun ŝip‘ en agoni‘

Ne timas ja ni!

 

refreno:
Ne lasas sin maristo emocii,

Timu ne, timu ne, Rozmari‘!

Ne lasas aĉa sorto nin vekrii,

Timu ne, timu ne, Rozmari‘!

Kaj eĉ se tremas sub ni ter‘

Kaj la mondo iras al infer‘ –

Ne lasas sin maristo emocii,

Timu ne, timu ne, Rozmari‘!

 

Forlavis min de l‘ ŝip‘ la ond‘

Jen ĉe la Horna kab‘,

Sed mi ne iris al transmond‘,

Mi naĝis kiel krab‘!

Malbona ŝark‘ minacis min,

Sed mi mortbatis pugne ĝin!

Mi pli rapidis ol haring‘

Ĝis ŝipo-ating‘!

 

(refreno)

 

En ĉiu urbo fianĉin‘;

Ne estas tio tro,

Dum ili ĉiuj fidas nin,

Ni restas la hero‘!

Sed kiam unun kaptas dub‘

Ŝi koleriĝas pri la bub‘!

Eĉ se nin saltatakas ŝi,

Ne timas ja ni!

 

(refreno)

A hoj!

 

 

Ja estis tre bona jar'
(laŭ la modkanto de Frank Sinatra It was a very good year)

Mi aĝis dek sep nur, kaj estis tre bona jar‘

Ja estis tre bona jar‘ por vilaĝanin‘

ĉe l‘ nokta fajruj‘

kaŝiĝis ni tuj

en natura pur‘

En aĝ‘ de dek sep nur

 

Mi aĝis dudek du, kaj estis tre bona jar‘

Ja estis tre bona jar‘ por grandurbanin‘

kun viv‘ de malŝpar‘

senplekta harar‘

parfuma ĝu‘

En aĝ‘ de dudek du

 

Mi aĝis tridek kvin, kaj estis tre bona jar‘

Ja estis tre bona jar‘ por nobelidin‘

kun memstariga fort‘

por ni nur kun komfort‘

ŝofor‘, limuzin‘

En aĝ‘ de tridek kvin

 

Sed nun mallongas tag‘, jam enaŭtunas mia jar‘

Nun mia pens‘ pri la viv‘: Vin‘ estas ĝi, el olda barel‘

plena trink‘ estas cel‘

kun dolĉo kaj klar‘

Ja estis tre bona jar‘

 

 

print