Kariertabelo

Scienca-kleriĝa vivprotokolo

Rimarkigo: Ĉi tiu kariertabelo enhavas nur la plej gravajn ĝeneralajn informojn kaj substrekas ĉi tie la esperantologian/interlingvistikan flankon. Por pliaj detaloj bv. vidi la germanan version.

Kleriĝo

2001: Abiturientiĝo en Wertheim (suda Germanujo)

somera semestro 2002 – somera semestro 2008: studado de hindeŭropa lingvoscienco kaj malnovorientala filologio en Würzburg kaj Berlino

vintra semestro 2004/2005: eksterlanda semestro ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Polujo)

06/2008: fino de la studoj kiel magistro; magistra laboraĵo pri kunmetaĵoj kaj kunmetaj derivaĵoj en la hitita lingvo

vintra semestro 2005 – somera semestro 2008: postdiploma studo de interlingvistiko ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano

09/2008: fino de la studoj kun diplomo; noto "tre bona“; diploma laboraĵo "Vortfarado el la vidpunktoj de la hindeŭropa lingvoscienco kaj de esperantologio"

Esplorado

07/2008 - 06/2011: doktoraj studoj pri la temo "Esprimo de spaco en la hitita lingvo el kompara vidpunkto" kadre de Exzellenzcluster Topoi

11/2011: doktoriĝo kun la plej bona noto "summa cum laude"

10/2014 - 08/2018: projekto Movebleco kaj inkluziveco en multlingva Eŭropo en la Universitato de Lepsiko

Membrecoj

de 2002: Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri interlingvistiko), de 2011 estrarano (nun vicprezidanto)

2002 - 2017: Indogermanische Gesellschaft (Societo Hindeŭropista)

de 2016: Akademio de Esperanto

de 2018: Partei der Humanisten (Humanista Partio)